Strona domowa Opowiadania   wersja polska

 



Patro kaj filo
teksto esperanto

 

Antau jaroj vivis tre richa viro kun sia fidela filo. Ilia komuna pasio estis kolekti artajhojn. Ili kune veturadis chirkau la mondo, kompletigante sian kolektajhon nur per la plej fajnaj trezoroj de la arto: nesupertakseblaj verkoj de Picasso, Van gogh, Monet, kaj de multaj aliaj, ornamis la murojn de la familia nesto. La vidva maljunulo vidis kun kontento, kiel lia sola infano farighas sperta kolektisto de artajhoj. La ekzercitaj okuloj kaj akra negoca menso de la infano fierigis la patron dum iliaj artkolektaj mondvojahgoj.

Kiam la vintro proksimighis, ilia nacio plektihis en militon, kaj la junulo foriris por servi sian patrolandon. Post nuraj kelkaj semajnoj, la pli agha viro ricevis telegranom, lau kiu lia filo malaperis dum batalmanovro.La artajho-kolektanto angore atendis pliajn informojn, timegante, ke li neniam revidos sian filon.

Ne pasis pli ol kelkaj tagoj, kaj lia timo konfirmighis. La junulo pruvighis mortinta, li mortis trenante kunulon al kuracista helpo.

La maljunulo, terurita, forlasita, renkontis la Kistnaskajn feriojn kun angoro kaj malespero. La ghojo de la sezono - de sezono tiom atendita de ili ambau, kun hejmvizito de la filo, falis for.

En la mateno de kristnasko, la deprimitan maljunulon vekis pordofrapo. Dum li estis iranta al la pordo, la preterpasataj majstroverkoj sur la muroj rememorigis lin nur pri tio, ke la filo ne estas venonta hejmen. Li malfermis la pordon. Salutis lin soldato kun ampleksa pakajho en la mano. La soldato prezentis sin al la maljunulo, dirante: mi estis amiko de via filo. Mi estis unu el tiuj, dum kies liberigado li mortis. Chu mi rajtas eniri por kelkaj momentoj? Mi havas ion por montri al vi. Kiam ili du komencis interparoli, la soldato diris, kiel la filo de la maljunulo parolis al chiu pri la amo de li kaj de lia patro al valoraj artajhoj. "Ankau mi estas artisto - diris la soldato - kaj mi volas doni al vi jen kion".

Kiam la maljunulo komencis malvolvi la pakajhon, la papero videbligis portreton de la filo de la viro. Kvankam la mondo neniam trovus ghin verko de geniulo, la pentrajho kun surpriza viveco kaj detaleco aperigis la trajtojn de la junula vizagho. Emociita, la oldulo dankis la soldaton, kaj li promesis pendigi la portreton super la kamenon.

Kelkajn horojn poste, kiam la soldato estis foririnta, la maljunulo eklaboris. Konforme al sia promeso, li metis la pentrajhon super la kamenon, flankenigante pentrajojn kun valoro de dolarmiloj. Kaj poste la oldulo sidighis en sian fotelon kaj pasigis la Krisnaskon admirante la donacon ricevitan.

Dum la sekvaj tagoj kaj semajnoj la viro eksciis, ke lia filo savis dekojn da vunditaj soldatoj - antau ol kuglo silentigis lian koron. Dum la historioj pri la kuragho de lia filo atingadis lin, patraj fiero kaj kontento komencis mildigi lian suferon. Li ekkomprenis: malgrau tio, ke lia filo ne plu estas kun li, la fila vivo postrestas, li vivas plu, pro tiuj, je kiuj li efikis, kiujn li tushis. La pentrajho pri lia filo farighis lia plej aprezata posedajho, kiu igis malinteresa la senvalorajn pecojn, por kiuj muzeoj chirkau la mondo laute entuziasmis. Li diradis al siaj najbaroj, ke ghi estas la plej granda donaco, kiun li iam ricevis. Dun la sekva printempo la oldulo malsanighis kaj mortis. La mondo supozis, ke post la forpaso de la maljunulo, kun filo mortinta, la pentrajhoj estas aukciotaj.

Konforme al la volo de la maljunulo, chiuj pentrajhoj estis vendotaj en aukcio dum Kristnasko, en (way? day?) maniero kiel (au: en la tago, kiam) li ricevis sian plej grandan donacon. Kiam fine venis la tago kaj la kolektistoj de chirkau la mondo estis arighintaj por prezokonkursi pri la plej spektindaj pentrajhoj.

Revoj povis plenumighi chi-tage, altvalorajhoj povis esti adiauataj kaj iu eble estis dironta: "Mi havas la plej grandan kolektajhon."

La aukcio komencighis je pentrajho, kiu rolis sur listo de neniu muzeo: temas pri la pentrajho pri la filo de la maljunulo.

La aukciisto demandis pri komenca prez-oferto, sed la cahmbrego restis silenta. "Kiu volas komenci je 100 dolaroj?" - li demandis. Pasis sekundoj sen ies ajn parolo. El la profundo de la chambrego venis vortoj:

"Kiun interesas chi tiu pentrajho? Ghi estas la bildo de lia filo. Ni forgesu ghin kaj ni pasu al pli bonaj!"

Pluraj vochoj ehhis konsente.

"Ne, ni devas vendi kiel unuan ghuste chi tiun" ripetis la aukcianto. Nu, kiu prenos la filon?"

Finfine, amiko de la maljunulo ekparolis. Li diris: Chu vi akceptos oferton de dek dolaroj por la pentrajho? Nur tiom mi havas.

"Chu iu ofertos pli multe?" audigis la aukcianto. Post iom longa silento li diris: unuan fojon, duan fojon, kaj - trian fojon. La gongo eksonis. Ghi estas gajnita!

Bruo plenigis la chambron kaj iu kriis> "Nun oni pvoas forigi ghin kaj veni al la valoraj trezoroj!

La aukciisto rigardis al la auskultantoj kaj anoncis, ke la aukcio estas finita. Konsternita malkredemo ekregis la chambregon. Iu demandis: kiel vi pensas, ke ghi estas finita? Ni ja venis ne por portretp de ia maljunul-filo!!! Kio pri chiuj aliaj pentrajhoj? Iuj verkoj chi tie valoras milionojn da dolaroj! Ni postulas klarigon!"

La aukciisto respondis:

"Estas tre simple. Konforme al la deziro de la patro, kiu prenos la filon, gajnos la tuton."

Ghuste kiel la kolektantoj de artajhoj malkovris tiutage...
La mesagho ja estas la sama..
La amo de la Patro...
de Patro, kies filo donis sian vivon por la aliaj.
Kaj pro la amo de la Patro,
kiu prenos la Filon, gajnos la tuton.


tradukos: Blazio Wacha

 




Strona domowa Opowiadania © Wiatr